Alert: Your browser does not support full functionality of our app and you may experience certain errors. We recommend that you use Chrome, Firefox or Internet Explorer Edge instead.

ManchaPod

Xarxa de podcasts tertúlia multitemàtics

{geMecenantoj} Newsletter ago.2023 [EO]

—Nova projekto en ManchaPod —Nou projecte a ManchaPod —Nuevo proyecto en ManchaPod
Kiel vi fartas, karaj triebenaj metazooj? Jen la novaĵoj de la podkastaro ManchaPod. Se vi estas geapoganto de nia podkastaro, ĉi tiuj informoj estas premieraj por vi.

—Naskiĝas nova projekto en Manchapod: Naskiĝas nova maniero interagi kun Manchapod
Ĝojas al mi prezenti la nova podkasto «Aŭskultu!». Ĝi estis la projekto kiun mi pripensis antaŭ krei «Ne Parolu pri Esperanto». Tamen, plaĉis al mi daŭrigi la projekton pri la kunbabiladoj, kiu estas «Ne Parolu pri Esperanto». «Aŭskultu!» estos publikigota en la sama fluo ol «Ne Parolu pri Esperanto» sed ankaŭ havos sian propran fluon. Atentu ĉi tiu novaĵleteron kaj vi ne mistrafos la kreadon kaj publikigadon de ĝi.
Kaj kio enhavos «Aŭskultu!»? Kaj kiel vi povas interagi kun ĝi? «Aŭskultu!» estos arigo da podkasteroj unutemaj kie mi klarigos temojn pri scienco, kulturo, lingvoj, historio, humuraĵoj... mi ne scias. Estos multegaj ideoj. Tion mi promesas. Kaj vi povos partopreni tiel:
—Se vi estas mecenanto de la unua nivelo "PISTO", vi scios kiu estos la sekva temo pritraktota.
—Se vi estas mecenanto de la dua nivelo "MIGAS", vi povos baloti por via plej ŝatata temo kiu estos pritraktota sed... SED...
—...Se vi estas mecenanto de la tria nivelo "GACHAS" (la plej bongusta el ĉiuj), mi pritraktos la temon kiun vi proponos al mi (kompreneble, se ĝi ne estas for el mia kono, eblo aŭ se ĝi estas malrespekta je la libero kaj la homrajtoj).

—Revenis la dua sezono de «Sesión Golfa»
Oni povas aŭskulti, ĉiumerkrede kaj en la hispana, la epizodojn de la dua sezono de «Sesión Golfa», la pripensoj pri inismo kiuj ne estas nur por inoj sed ankaŭ por iĉoj kaj rioj.
https://linktr.ee/sesiongolfa


Dankon pro via atento!
Ĝis baldaŭ!