Alert: Your browser does not support full functionality of our app and you may experience certain errors. We recommend that you use Chrome, Firefox or Internet Explorer Edge instead.

ManchaPod

Xarxa de podcasts tertúlia multitemàtics

[EO] Abonu al ManchaPod!!


Kiel vi?



Ĉijare ni havas multajn ideojn kaj projektojn (kiuj realigos paŝo post paŝo).



Ni decidis esti sendependa reto de malfermaj podkastoj la ĉefaj epizodoj de kiuj estos ĉiam haveblaj de la tuta aŭskultantaro kaj kun normaligita fluligilo por ke oni povos aldoni ĝin el ĉia sistemo aŭ apo.



En nia horizonto ne estas ekspluati la podkastojn kiel enspezfonto kaj ni ne pripensas akcepti patonproponojn kiujn igus nin ŝanĝi nian stilon aŭ reklami produkton aŭ servon kiujn ni ne konsentas.



Kaj, kion faras vi Patreonoj ene de ĉio tio?
Nu, multe. Multege!! En ĉi tiu kaj en aliaj ejoj ni donos al vi sekuran spacon kie vi povos ekonomie kontribui la reton (por pagi la aŭdaĵgastigadon kaj eblajn estontajn teĥnikajn plibonigojn). Vi scias, ke ni ne apartigas kaj ni ege ŝatas, ke vi ĉiuj aŭskultu nin kaj ni dankus havi komentojn en la podkastiloj, repoŝto kaj sociretejoj. Rezume, ne estas luksaj aŭskultantoj por ni sed al tiuj kiuj volis helpi nin elteni tion, ni volas esti dankemaj.



Ni distribuos la apogantnivelojn por danki viajn aldonaĵojn:



En la nivelo PISTO (1€ monate aŭ samvalore), vi estos invititaj elparoli kaj voĉdoni: vi povos elekti la temon la decidi pri iuj aferoj de la podkastoj. Krome, vi estos la unuaj scii kio aperos en niaj epizodoj antaŭ ol ili publikiĝos.



La nivelo MIGAS (2€ monate aŭ samvalore) estas tiu en kiu, krom la antaŭajn avantaĝojn, ni nomos vin publike en la epizodoj kaj vi havos aliron al la ekskluziva enhavo kiu eble estos.



Poste, en la sekva nivelo, tiu plej gusta, GACHAS (3€ monate aŭ samvalore), vi havos ĉiujn la aliajn avantaĝojn sed, krome, vi estos invititaj al specialaj epizodoj kie vi estos la ĉefroluloj (kiel vi povos elekti la priparolendan temon kaj eĉ estri la paroladon).



Por la cetero, estos publikaj publikigaĵoj (kiel ĉi tiu) samkiel novaĵletero.



Dankon pro aŭskulti kaj aboni!!


Diskonigu la podkastaron!














ManchaPod
18 April 2023

Comments (0)

Write a comment

Log in with your account or sign up to add your comment.